Leĝo kaj Promeso

La skolta leĝo estas la regulo kiun ĉiu juna aliĝanto al la   skolta movado sin devigas respekti. Ĝi apartenas, kiel la promeso, la vivo en patrolo kaj la eksterdoma agado, al la principoj eldiritaj de Robert Baden-Powell.

La Leĝaro

1 – La honoron de skolto oni povas fidi.
2 – Skolto estas lojala.
3 – Skolto devas esti utila, kaj helpema.
4 – Skolto estas amiko al ĉiu, kaj frato al ĉiu alia skolto.*
5 – Skolto estas ĝentila.
6 – Skolto estas amiko al bestoj.
7 – Skolto obeas ordonojn.
8 – Skolto ridetas kaj fajfas malgraŭ malfacilaĵoj.
9 – Skolto estas ŝparema.
10 – Skolto pure pensas, parolas kaj agas.
 

La  Promeso

La promeso estas la solena sindevigo kiun skolto faras fronte al; siaj egaluloj por montri sian aliĝon al la leĝo kaj al la valoroj de la skolta movado.

La promeso apartenas al ĉiuj aĝbrabĉoj de skoltismo. Nur la formo diferencas kaŭ la branĉo.

“Je mia honoro mi promesas, ke laŭ mia povo

  • mi plenumos miajn devojn al Dio kaj al mia patrujo;

  • mi ĉiam helpos aliulojn,

  • kaj mi obeos la skoltan leĝaron.”

Les originales

Leave a Reply